Tio estas banano!
Tio estas frukto. La nomo de la frukto estas banano. La koloro de la banano estas flava. Ankaŭ alia frukto estas flava: la citrono.
- Kio estas tio? - Tio estas tomato.
- Ĉu tio estas ruĝa, tomato? - Ne, tio estas verda tomato. Verda tomato ne estas matura. La ruĝa tomato estas matura. La verda tomato ankoraŭ ne estas matura.
- Kio estas tio? - Tio estas verda citrono.
- Ĉu ĝi estas matura? - Ne, ĝi ankoraŭ ne estas matura.
- Kia estas la koloro de la matura citrono? - Ĝi estas flava.
- Ĉu tio estas frukto? - Jes, ĝi estas banano.
- Ĉu ĝi estas jam matura? - Jes, ĝi estas jam matura; ĝi estas flava.
- Ĉu la ruĝa tomato estas jam matura? -Jes, ĝi estas jam matura. Multaj verdaj fruktoj ankoraŭ ne estas maturaj.
- Ĉu Lisa estas jam granda knabino?- Ne, ankoraŭ ne!
- Ĉu Karlo estas ankoraŭ malgranda knabo? - Ne, li estas jam granda kaj forta knabo.
Karlo estas la frato de Vera. Karlo estas ankaŭ la frato de Lisa. Ŝi estas la fratino de Karlo. Ŝi estas ankaŭ la fratino de Vera. Ankaŭ Vera estas la fratino de Karlo.
S-ro Hansen estas la patro de Karlo. Li estas ankaŭ la patro de Vera kaj Lisa. S-ino Hansen estas la patrino de Vera kaj Lisa kaj Karlo.
- Kiu estas la frato de Vera? - Karlo estas la frato de Vera.
- Ĉu Lisa estas la frato de Vera? - Ne, ŝi ne estas la frato de Vera, sed la fratino de Vera.
- Kiuj estas la fratinoj de Karlo? - Vera kaj Lisa estas la fratinoj de Karlo.
- Kiu estas la patro de Karlo? - La patro de Karlo estas s-ro Hansen.
- Ĉu li estas ankaŭ la patro de Lisa? - Jes, li estas ankaŭ la patro de Lisa, kaj ankaŭ de Vera.
- Kiu estas la patrino de Vera kaj Lisa? - S-ino Hansen estas la patrino de Vera kaj Lisa.
- Ĉu si estas ankaŭ la patrino de Karlo? - Jes, si estas ankaŭ la patrino de Karlo.
Karlo estas la filo de s-ro Hansen. Vera estas la filino de s-ro Hansen. Ankaŭ Lisa estas la filino de s-ro kaj s-ino Hansen. S-ro Hansen kaj s-ino Hanson la patro kaj la patrino de Karlo estas la gepatroj de Karlo. Filo kaj filino estas gefiloj. Ankaŭ filoj kaj filinoj estas gefiloj. Frato(j) kaj fratino(j) estas gefratoj.
- Kiu estas la filo de s-ro Hansen? - Karlo estas la fiio de s-ro Hansen.
- Ĉu li estas ankaŭ la filo de s-ino Hansen?
- Jes. Li estas la filo de ambaŭ.
- Ĉu ambaŭ knabinoj estas filinoj de s-ro Hansen? - Jes, sed ili estas filinoj ankaŭ de s-ino Hansen.
-Kiuj estas la fratinoj de Karlol? - Vera kaj Lisa estas la fratinoj de Karlo. Ambaŭ fratinoj estas belaj knabinoj.
- Kiuj estas la gepatroj de Karlo? - Ges-roj Hansen estas la gepatroj de Karlo.
- Kiuj estas la gefiloj de ges-roj Hansen? - Karlo, Vera kaj Lisa estas gefiloj de ges-roj Hansen.
Karlo, Vera kaj Lisa estas geknaboj. Ges-roj Hansen kaj la tri (3) infanoj estas la familio Hansen. En la familio estas tri infanoj: 1(unu) knabo kaj 2 (du) knabinoj.
- Kio estas la nomo de la infanoj? - La nomo de la infanoj estas Karlo, Vera kaj Lisa.
- Kio estas la nomo de la bestoj? - La nomo de la bestoj estas Pluto kaj Mind. Mimi estas la kato de Vera, kaj Pluto estas la hundo de Karlo.
- Kies kato estas Mimi? - Ĝi estas la kato de Vera.
- Kies hundo estas Pluto? - Ĝi estas la hundo de Karlo.
- Kies infano estas Lisa? - Ŝi estas la infano de ges-roj Hansen.
- Kies patro estas s-ro Hansen? - Li estas la patro de Karlo, Vera kaj Lisa.
*
Pluto estas la hundo de Karlo. Ankaŭ Vera havas beston. Ĝi havas nomon. La nomo de la besto estas Mimi. Lisa ne havas hundon. Ŝi ankaŭ ne havas katon. Ŝi havas pupon. Ĝi havas la nomon Nini. Pluto havas blankan koloron, kaj Mimi havas nigran koloron, Indianoj havas ruĝan koloron, kaj negroj havas nigran (brunan) koloron.
- Ĉu Karlo havas ankaŭ katon? - Ne, li ne havas katon. Li havas nur hundon.
- Ĉu Vera havas hundon kaj katon? -- Ne, ŝi havas nur katon, nigran kaj belan katon, kies nomo estas Mimi.
- Ĉu ŝi havas multajn fratojn? - Ne, ŝi havas nur unu fraton.
- Ĉu li havas nur unu fratinon? - Ne, li havas du fratinojn, kies nomoj estas Lisa kaj Vera.
- Kiu havas la nomon Eva Hansen? - La patrino de Vera, Karlo kaj Lisa havas la nomon Eva Hansen, kaj la patro havas la nomon Adam Hansen.
- Kio havas ruĝan koloron? - Matura tomato havas ruĝan koloron. Se ĝi ankoraŭ ne estas matura, ĝi havas verdan koloron.
- Kia estas la koloro de banano, se ĝi estas jam matura? - Ĝi estas flava, se ĝi estas jam matura. Se ĝi ankoraŭ ne estas matura, ĝi estas verda.
- Ĉu Lisa estas jam granda knabino? - Ne, ŝi ankoraŭ ne estas granda. Vera kaj Karlo estas jam grandaj.
- Kio havas blankan koloron? - La papero de la gazeto havas blankan koloron; ankaŭ la papero de la cigaredo.
- Kio havas brunan koloron? - Ĉokolado havas brunan koloron; ankaŭ cigaroj, se ili ne estas fortaj.
- Ĉu indianoj havas nigran koloron? - Ne, ili ne havas nigran, sed ruĝan koloron.
- Kies koloro estas nigra? - La koloro de Mimi estas nigra.
- Kio havas la nomon Nini? - La pupo de Lisa havas la nomon Nini.
Ekzerco
A)
1. Mimi estas _______.
2. La nomo de _______ kato estas Mimi.
3. Kio estas _______ nomo de ______ hundo?
4. La nomo de la _______ estas Pluto.
5. Karlo estas la _______ de Vera.
6. Vera estas la ______ de Karlo.
7. S-ino Hansen estas la _______ de la infanoj.
8. Lisa estas la _______ de ges-roj Hansen.
9. Kia estas _______ koloro de Mimi?
10. La koloro de Mimi estas _______.
B)
1. Kio estas gepatroj? Patro kaj patrino.
2. Kio estas geknaboj? _____________.
3. Kio estas gefiloj? _____________.
4. Kio estas gefratoj? _____________.
5. Kio estas gesinjoroj? _____________.
C) Kiu, kio, kies.
1. ______ estas la patro de Karlo? Adam Hansen estas la patro de Karlo.
2. ______ estas la frato de Vera? Karlo estas la frato de Vera.
3. ______ estas la fratino de Vera? Lisa estas la fratino de Vera.
4. ______ estas la filinoj de s-ro Hansen? Vera kaj Lisa estas la filinoj de s-ro Hansen.
5. ______ estas la nomo de la kato? La nomo de la kato estas Mimi.
6. ______ estas la nomo de la flava frukto? Banano estas la nomo de la flava frukto.
7. ______ estas la nomo de la ruĝa frukto? Tomato estas la nomo de la ruĝa frukto.
8. ______ filo estas Karlo? Li estas la filo de ges-roj Hansen.
9. ______ fratino estas Vera? Ŝi estas la fratino de Lisa.
10. ______ hundo estas Pluto? Ĝi estas la hundo de Karlo.
Ĉ) -n.
1. Karlo havas beston.
2. Ĉu li havas kat__ ?
3. Ne, li ne havas kat__ sed hundo.
4. Ĉu ĝi havas nom__ ?
5. Jes, ĝi havas la nom__ Pluto.
D)
1. Ĉu Vera havas fratinon?
2. Kio estas la nomo de la fratino?
3. Kio estas la nomo de la frato?
4. Ĉu li havas gepatrojn?
5. Ĉu li havas beston?
6. Kies kato estas Mimi?
7. Kies filinoj estas Vera kaj Lisa?
8. Kia estas la koloro de la forta kafo?
9. Kia estas la koloro de Pluto?
10. Kia estas la koloro de la elefanto?
11. Kiuj havas ruĝan koloron?
12. Kiuj havas nigran (brunan) koloron?
13. Kia estas la koloro de citrono, se ĝi jam estas matura?
14. Kia estas la koloro de citrono, se ĝi ankoraŭ ne estas matura?
